La interveno de sen. Batila en Loklo

HeKo 504 3-C, 16 apr 12

Estimata Konsulino,
La granda verkisto Jules Verne de tempo al tempo estis profeto. Unu profetaĵo situas en la romano “Voyage d’étude”. Li skribis pri lando en Afriko proksima al la rivero Kongo. En la lando oni parolas esperanton. Mi venas de tiu lando, kies nomo estas Kabindo. Mi estas la kanceliero de la Kabinda Respubliko.

La Ĉarto de Kabindo estas profunde inspirita de la Konstitucio de la Esperanta Civito. Esperantio donis al ni la ideon krei subjekton de internacia juro, bazitan parte sur la diasporo parte sur la popolo vivanta en Kabindo.

La lingvo de Kabindo nomiĝas Fjote. Ĝi estas bantua, simila al tiu parolata en Kongo-Brazavilo. Fjote ne havas ankoraŭ difinitan gramatikon. Ni decidis adopti la esperantan alfabeton, kaj esperanto estos uzata ankaŭ en la administrado.

Mi havis la honoron renkonti profesoron Giorgio Silfer kadre de UNPO, la Organizo de la Popoloj ne Reprezentitaj. Ni estas amikoj kaj laboras paralele por niaj popoloj.

Estas grave ke Kabindo trovis Esperantion, ĉar nacia revolucio estas vana se la horizonto ne iras trans la nacia barilo.

Dankon pro via akcepto. Vivu Kabindo! Vivu la Esperanta Civito!

* * *

Sen. Joël Batila elektis, okaze de sia ĵuro pri lojaleco al la Civita Konstitucio, ĉi tiun frazon de Gandhi: “La grandeco de homo dependas de lia kapablo pardoni”.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.