La kandidatoj por "La Verko de la Jaro 2011"

HeKo 493 9-B, 29 okt 11

Ok poeziaj libroj kandidatas por la ĉi-jara PEN-premio “La Verko de la Jaro”.

La membroj de Esperanta PEN-Centro havis la eblecon selekti inter ok titoloj la librojn, kiuj eniros la kandidatliston por la  “La Verko de la Jaro” 2011, kiu rilatas al la poezio eldonita dum la ĵusa jarduo. Ok titoloj ricevis la necesan minimumam subtenon de almenaŭ tri PEN-anoj: laŭ alfabeta ordo, “Epizodoj” de Lode Van de Velde, “Esperanta versado” de Jaroslav Krolupper, “Kardo sur kasko” de Ivaniĉka Magharova, “La fontoj nevideblaj” de Baldur Ragnarsson, “La silika hakilo” de Jorge Camacho, “Orgeno” de M. Ŝĉerbinin, “Poemoj pri diversaj universoj” de Sébastien Garant kaj “Rudimentaj momentoj” de Lilia Nikolova.

En la decembra numero 254 de “Literatura Foiro” aperos la voĉdonilo kaj la abonantoj de la revuo referendume elektos. La voĉdono daŭros ĝis 30 aprilo 2012. Sekretario de la PEN-premio estas c-ino Milena Makaveeva.

La ricevinto(j) de la PEN-premio “La Verko de la Jaro” rajtas restadi en la verkista domo en Svislando, ĉe la Lemana Lago, ene de tri monatoj por krea laboro kaj feriado.

La PEN-premion “La Verko de la Jaro” 2010 unuafoje gajnis komuna verko: la kolekto de rakontoj “Vizaĝoj”.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.