La kanto de l' frateco – esperantigita

HeKo 723 8-B, 14 dec 19

La originalo estas en la angla, ĉar ĝin kantas skota roto en la tranĉeo, dum la Kristnaska nokto, en la mirinda filmo “Joyeu x Noël”. Tial ĝia plej konata titolo estas “I’m dreaming of home”, kvankam la komponisto, Philippe Rombi, uzas ankaŭ la francan titolon “Hymne de fraternisés”. Ekde la morgaŭa Zamenhofa Tago ĝi estos kantebla ankaŭ en esperanto, per la traduko de c-ano Giorgio Silfer.

“Bondezira donaco por ĉiu esperanto-kantisto, precipe tiuj kun soprana voĉo, kiel Anjo Amika kaj Federica D’Antonino, okaze de la Tago de la Esperanta Kulturo” diras la tradukinto. “Certe la kanto havas pacifisman eĥon, sed ĝi esprimas precipe profundan nostalgion. Ne nur de soldato ĉe la fronto, sed ankaŭ de elmigrinto, aŭ de ekzilito. La hejmveo povas koncerni tutan landon, sed ankaŭ nur unu domon” li klarigas.

Anjo Amika jam anoncis ke la kanto eniros ŝian repertuaron. Kun kiu titolo? C-ano Silfer sugestas inspiriĝi al unu el la versoj de la tria strofo: La verde paca land”. La versoj estas viraj sepsilaboj, do finiĝas jambe, kaj estas rimitaj (eĉ pli ol en la originalo).

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.