La Kapitulo difinis la elektokampanjon

HeKo 490 7-C, 15 aug 11

La Kapitulo de la Esperanta Civito kunvenis en Ĉaŭdefono hieraŭ vespere, kaj pritraktis la elektojn por la Senato.

Laŭ la normoj kaj la kutimoj, estas kvar la limdatoj:
- 30 septembro 2011, je 12h00: lasta tago por liveri al la Kortumo la kandidatlistojn;
- 10 oktobro 2011: enpaĝigo de la speciala numero de “Heroldo de Esperanto”, kun la programoj, la kandidatlistoj, la biogramoj kaj fotoj de la kandidatoj, la balotilo ktp;
- 30 novembro 2011, je 12h00: oficiala censado; kiu petos la civitanecon poste, tiu ne rajtos baloti en decembro;
- 15 decembro 2011: elektoj por la Senato.

La elektoj disvolviĝos ĉie la 15an de decembro, en diversaj balotejoj, kiuj estos pli nombraj ol en 2006, pro la plimultiĝo de la civitanaro.

La civitanaro ricevos la gazeton (kaj balotilon) ankaŭ per retpoŝto. Eblos printi la balotilon, voĉdoni kaj liveri la balotilon al la  koncerna balotejo.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.