La Kapitulo kunvenas en Svislando

HeKo 503 5-C, 12 apr 12

Ekde hodiaŭ la Kapitulo de la Esperanta Civito kunsidas en la Esperanto-Domo de Svislando. Tio signifas ke ĉiutage, kiam estas necese, la ĉeestantaj membroj de la Civita “registaro” diskutas kaj alprenas decidojn, lastfoje sub la prezido de sen. Giorgio Silfer, eliranta konsulo.

La Kapitulo kvorumas, per la ĉeesto de tri membroj el kvar: la kvina, c-ano Bertil Nilsson, aŭtomate lasis la ekzekutivan povon, ekde la komenco de 2012, kiam li iĝis kortumano, do eniris la justican povon.

La Kapitulo pritraktis kiel unuan la rilatojn kun Fondumo Pro Esperanto. Konforme al Lex Argentaria, ĝi kandidatigis c-anon Carmine Dello Spedale al la Fonduma Konsilio: ĉi-lasta ratifos morgaŭ la nomumon.

Samtempe sen. Giorgio Silfer anoncis sian retiriĝon el la prezidanta posteno, kiun okupos la nova konsulino: li pretas esti vicprezidanto. Tiuj ĉi decidoj fortigas la superecon de la politika branĉo kompare al la ekonomia, en la nuna momento.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.