La kataluna IJK riskas fortan deficiton

HeKo 915 3-B, 19 jul 26

Se ne estos almenaŭ tricent aliĝoj al la Internacia Junulara Kongreso apud Barcelono en aŭgusto 2026, Kataluna Esperanto-Junularo riskos fortan deficiton: ĝis nun aliĝis ĉirkaŭ ducent sepdek, sed trideko el Afriko (malprobable vizota kaj vidota); kaj la partopreno el Iberio mem ne ŝajnas proporcie tiel granda kiel okaze de SAT-kongreso en 2019 (eĉ dum la pandemio).

KEJ supertaksis la aliĝemon al IJK kun pli altaj tarifoj ol kutime (kaj kiu pagos la restadon de burundianoj, kongolandanoj kaj tanzanianoj?). La TEJO-regularo, kiun la prezidantino volas modifigi fare de la Komitato je la dudektria horo, devigas al licencpago, sendepende de la financa rezulto. Ĉar TEJO ne navigas en trankvilaj akvoj, nur Kataluna Esperanto-Asocio povus/devus helpi sian junularon, por ne bankrotigi ĝin.

Legu pli en “Heroldo de Esperanto”

— HdE-redakcio
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.