La kazo Wandel riskas krei konfronton pri Israelo

HeKo 879 6-A, 12 jul 25

“Momente mi partoprenas en Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiun dimanĉe mi salutis kiel vicprezidanto nome de UEA. Pluraj demandis min, kial mi mem ne estis kandidato por la prezidanteco. Mi ne konas la konsiderojn de la Elekta Komisiono por ne proponi duan kandidaton, despli ke en mia sinprezento en la raporto mi skribis ke principe mi povos laŭbezone plenumi tiun rolon.”

Tiel prof. Amri Wandel cirkuleris al la Komitato de la Universala, relanĉante sian kandidatecon al la Estraro, spite al la forpelo el la unusola kandidatlisto ellaborita de la Elekta Komisiono. La tria subskribinto de la Manifesto de Raŭmo “opinias ke la proponita teamo ne sufiĉe bone kovras la fakojn de Scienca Agado kaj Internacia Kongresa Universitato” kaj tial “estus pli saĝe, en nunaj cirkonstancoj, ne fiksi unu liston sed lasi la decidon al la Komitato, laŭ demokratia voĉdono.” 

La ekskludo de Wandel estas tamen pli kaj pli interpretebla kiel ekskludo de cionisto lojala al la nuna israela registaro, kion konfirmas lia artikolo en la revuo “Kontakto” pri la militaj eventoj en la Sankta Lando. Tio vekis tiajn reagojn en nordeŭropa skandalisma retgazeto: “Bonŝance Amri Wandel ne estas proponita. Estus neakcepteble, se en la estraro de UEA plu restus israelano, kiu ne kondamnis publike la genocidon en Gazao. Per sia silento Wandel kunkulpas pri ĝi. Mi pretos tamen rekonsideri lian kazon, se li klare kondamnos la kruelaĵojn ankoraŭ antaŭ la UK.”

Se la diskuto evoluas tiel, la voĉdono pri Wandel riskas transformiĝi al interna referendumeto pri Israelo kaj Palestino. En la nuna konjunkturo israelaneco ŝajnas malhelpi UEA-prezidontiĝon pli ol ajna kvalito, inkluzive de stulteco. Ĉiukaze, la sovetieska elektoprocedo frustris la legitiman ambicion de pli ol unu, hazarde kun nomoj ekantaj per vavo.

(fonto: UEA-diskutlisto)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.