La KoKuSoj komencas labori

HeKo 489 7-C, 7 aug 11

Estas preskaŭ certe ke tri kandidatlistoj konkuros por la Senato de la Esperanta Civito, elektota 15 decembro 2011. Fakte estas tri la formiĝantaj Komitatoj Kunordigaj kaj Subtenaj (KoKuSoj).

La KoKuSo por la Verda Listo kunvenos ĉi-monate en Svislando: ĝi konsistas el sen. Perla Martinelli, Bertil Nilsson kaj Walter Zelazny. Oni jam scias ke ĝi formaligos la ĉefkandidatecojn de sen. Marie-France Conde Rey (numero 1) kaj Ljubomir Trifonĉovski (numero 2).

Por la Blanka Listo profiliĝas konfirmo pri du ĉefkandidatinoj: sen. Nelly Holevitch kaj Anna Bartek; sed la decido ne estas ankoraŭ alprenita.

Por la Ruĝa Listo ankaŭ eblas ke virino situos inter la du ĉefkandidatoj, laŭ informo de sen. Rooke.

Estas atendate, ke la ekstereŭropaj kontinentoj estos pli reprezentataj en la kandidatlistoj, ol estis en 2006, precipe pro la kresko de la civitanaro en Afriko.

La KoKuSoj devos formale komuniki ankaŭ la strategiajn programojn kaj la sloganojn de la koncernaj listoj. La sloganoj en 2006 estis: “De Zamenhof ĝis la Esperanta Civito” (Verda), “Civito bezonas kaj popolon kaj Dion” (Blanka), “Por Civito fondita sur la laboristaro” (Ruĝa).

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.