“Mi informas vin, ke mi ne povas partopreni la Parlamenta sesion kiu okazos en Buĵumburo 1 januaro 2026. La kialoj estas multaj, devenantaj de la multaj malfacilaĵoj, kiujn mi alfrontis dum la pasintaj jaroj dum la M23-milito, kiu grave malfortigis nin per rabado de ĉiuj niaj ekonomiaj havaĵoj el nia tajlora kaj kudrolaborejo” skribis sen. Honoré Sebouhoro (Blanka grupo) al la organiza teamo. Li daŭrigis: “Post la alveno de la ribela movado M23 en Rutshuru, mia filo estis kidnapita kaj torturita de neidentigitaj individuoj, ĉi tiuj kidnapintoj nur celis la elaĉetmonon por lia liberigo. Financaj perdoj estis postulataj de ĉi tiuj atakantoj por lia liberigo. Mi mem jam suferis gravan akcidenton vojaĝante de Kisoro, Ugando, al mia hejmo en Rutshuru. Mi ne bone paŝas pri longaj vojaĝoj estas malfacilaj por mi.”
Ĉi tiu kaj alies mesaĝoj el Norda-Kivuo sciigis ke praktike ne eblas eniri Burundion de la sud-orienta parto de Kongolando, de kie oni atendus plurajn geparlamentanojn kaj multajn esperanto-aktivulojn, okaze de la unua Esperanta Konferenco en Afriko, organizata precipe de Afrika Esperanto-Instituto pri la ĉeftemo “Kie kaj kial investi en Afriko?”.
Konsekvence, konsultinte la reprezentantojn de la verda majoritato, sen. Giorgio Di Nucci, kaj de la blanka opozicio, sen. Anna Bartek, en alesto de la Kapitulo, la Konsulino decidis malkunvoki la Parlamentan sesion en Bujumburo kaj rekunvoki ĝin al la milana metropolo por 29 decembro 2025.
La geparlamentanoj alteriĝontaj en milana flughaveno kaj aliaj el Eŭropo ne irontaj al Burundio, sed disponeblaj por Milano, estos akceptitaj de kunlaborantoj de Itala Interlingvistika Centro. Precizaj detaloj pri loĝigo kaj veturo estos mesaĝitaj de la vickonsulo pri internaj aferoj kaj de la kvestoro. La tagordoj por la Senato kaj por la Forumo estos komunikitaj al la geparlamentanoj fare de la Konsulino, kompreneble.
Komentoj
15a Nov 2025 Sab - 19h17
De la komenco mem, mi estis tre skeptika pri la supozeblaj “sukcesoj” de la E-movado en Afriko. UEA malsukcesis tie jam antaŭ longe, kaj la samo okazos al la Esperanta Civito. Kiu vivos, tiu vidos..
Aldonu komenton