La Konsulo nomumas du lastajn LK-anojn

HeKo 315 9-C, 22 nov 06

La Konsulo de la Esperanta Civito, prof. d-ro hab. Walter Zelazny, nomumis du lastajn Lingvajn Komitatanojn. Temas pri c-anoj Aleksander Melnikov kaj Imre Szabó. C-ano Melnikov doktoriĝis pri interlingvistiko kaj c-ano Szabó, akademia fakulo, responsas pri la esperanto-ekzamenaro ĉe la institucio deputita pri lingvotestado en Hungario.

Per la du lastaj nomumoj la Konsulo kovris ĉiun disponeblan postenon. La membroj de la Lingva Komitato, prezidata de la Konsulo mem (sen voĉrajto) estas entute naŭ: Perla Ari Martinelli, André Cherpillod, Leen Deij, Gbeglo Koffi, Aleksander Melnikov, Bertil Nilsson, Giorgio Silfer, Imre Szabó, Ljubomir Trifonĉovski. Aktisto de la Lingva Komitato estas c-ano Georgi Mihalkov.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.