La Konsulo renkontis la aktivulojn de HEA

HeKo 499 5-C, 26 jan 12

Laŭ invito de la estraro de Hungaria Esperanto-Asocio, fine de sia mandato la Konsulo pritraktis hieraŭ ĉe la sidejo de HEA en Budapeŝto la temon: “La Esperanta Civito: de la dua al la tria jarkvino”. Interalie ĉeestis la plimulto de la HEA-estraro.

Sen. Giorgio Silfer enfokusigis la aktivecon de la Esperanta Civito en Hungario dum la lastaj kvin jaroj. Ĝi inkluzivis la lanĉon de la Internacia Semajno de la Esperanto-Biblioteko ĉe la Fremdlingva Biblioteko, kie situas la Fajszi-kolektaĵo, kaj la kunlaboron kun ITK rilate la LingvoTestan Sistemon de la Esperanta Civito. Transirante al la perspektivoj, sen. Silfer malfermis etan forumon kun la ĉeestantoj, emfazante la neceson ke “Budapeŝto restu Budapeŝto ankaŭ por la esperantistoj”.

La zorgo de la preleginto fakte estas la futuro de Hungario kaj de la hungara Esperantio, kun la morala devo daŭrigi la gloran tradicion. En la debato li anoncis la intereson kaj la eventualajn iniciatojn de la Civito en Hungario, dum la venontaj jaroj.

La debaton vigliglis interalie la intervenoj de d-ro Blazio Vaha kaj de c-ano Imre Szabó.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.