La kvar muzikantoj en verda livreo

HeKo 713 9-B, 18 jul 19

Agrable kaj efike disvolviĝas en la Esperanto-Domo de Svislando la 6a Ateliero pri proza verkado, unuafoje malfermita ankaŭ al viroj. La gvidanto, c-ano Giorgio Silfer, proponas tre interesan metodon: la reverkado de fama fabelo. Dum la reverkado okazas analizo, interalie de arketipoj; gravas ankaŭ la elekto de la procedo.

La ateliero utiligas kanvase la fabelon pri la kvar muzikantoj de Bremeno, adaptitan al la nuntempo. La kompatindaj bestoj estas maldungitaj, jen pro maljuneco (la azeno), jen pro bankroto de la farmo (la koko), jen pro ideologia kialo (la hundo ekrifuzis ĉasi), jen pro sentimentaleco (la katino adoptis orfajn musidojn). Unu el la atelieranoj stiris la rakonton pli al fuĝo kaj rifuĝo, ekzilo kaj azilo.

La paralele verkataj rakontoj diverĝas iom post iom laŭ la intrigo, kaj pro la ĝenro (kamiŝibajo donas alian kadron ol fabelo). Aliflanke, ili konverĝas en la transdono de valoroj karakterizaj por la esperanta kulturo.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.