La Kvinpetalo: Bourot foriras, Sire prokrastas

HeKo 388 5-A, 19 apr 09

La partoprenantojn en la hodiaŭa asembleo de Societo Yvonne Martinot, posedanta la kulturcentron “La Kvinpetalo” en Bureso (Francio), surprizis la oficiala komuniko de la Komitato ke Suzanne Bourot ne plu membros en SYM.

La kunfondintino de “La Kvinpetalo” (tiama staĝejo de LF-koop, kies dojeno estis Yvonne Martinot) ne plu renovigis sian aliĝon, post la forpaso de Georges Lagrange (aprilo 2004), kaj ne plu aktivos por la societo, escepte de la perkorespondaj kursoj (ĉiam laŭ la komuniko de la Komitato). Propono de Anne-Sophie Markov honori ŝin per dumviva membreco kolizius kun la volo de f-ino Bourot, kiu mem ne ĉeestis la asembleon, kvankam ŝi loĝas en “La Kvinpetalo”. Ĉiukaze, la propono estis aprobita per 75 jesoj, 15 neoj (inkluzive de Serge Sire) kaj 16 sindetenoj.

Dua surprizo estis la evoluo de la Oferto Publika por Aĉeto farita ĝuste de Serge Sire. Al lia sondado respondis skribe triono de la membraro, kaj en tiu triono pli ol 80% favorus vendi al li du el la kvin domoj, en proprieto de SYM. Malgraŭ tiu favora rezulto, la traktado de tiu OPA estas prokrastita (fakte ĝi ne situis en la tagordo) ĝis la venonta oktobro. Konkludo: rendevuo post la staĝosezono, por konsideri ĉu “La Kvinpetalo” estas ankoraŭ vivopova: se ne, la proceduro postulus eksterordinaran asembleon.

Aliflanke, la cedo de parto de la proprieto lasus al SYM tri domojn; do “La Kvinpetalo” plu ekzistus kun siaj nemoveblaĵoj, plus siaj nunaj atutoj kaj malatutoj. Aŭ ĉu iuj pensas, ke necesus mortigi ĝin entute?

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.