La Lingva Komitato pretas labori

HeKo 498 1-C, 3 jan 12

Laŭ la Konstitucio, la organoj de la Esperanta Civito povas konsulti lingvan institucion aŭ komisionon “ad hoc” por solvi specifan lingvan demandon.

Oni estus povinta elekti la Akademion de Esperanto, sed la Senato preferis havi lingve pli homogenan instancon. Tial ĝi kreis la Lingvan Komitaton, kie membras nur personoj kiuj havas la esperantan civitanecon, do estas raŭmisme orientitaj ankaŭ rilate la lingvon. Tamen en tiu Komitato laŭrajte membras ĉiuj (eks)akademianoj* kaj ĉiuj jamaj kandidatoj** al la Akademio kun la civitaneco, se ili konsentis.

Jen la nuna listo: *Perla Ari Martinelli, *André Cherpillod, **Tomasz Chmielik, *Koffi Gbeglo, Georgi Mihalkov, *Carlo Minnaja, István Nemere, **Bertil Nilsson, Giorgio Silfer, **Ljubomir Trifonĉovski. La Lingvan Komitaton prezidas la Konsulo, sen voĉrajto se li ne estas LK-ano mem.

La LK-anoj kiuj neniam rilatis al la Akademio estas nomumitaj de la Konsulo (maksimume po kvin en mandato). Walter Zelazny nomumis c-anon Silfer, kiu siavice nomumis c-anojn Mihalkov kaj Nemere. El la nunaj dek LK-anoj, kvin vivas en okcidenta Eŭropo, kvar en orienta Eŭropo kaj unu en Afriko. Enestas unu sola virino, sed la Komitaton prezidos alia virino. La membreco en la LK estas dumviva.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.