La (mal)nova redaktopolitiko de la UEA-organo

HeKo 458 2-A, 18 okt 10

La Estraro de Universala Esperanto-Asocio liveris al la Komitato gvidliniojn por la redaktopolitiko de la asocia organo. La preskribo de la celoj estas interesa, kaj pro la malfacileco plenumi la unuan, kaj pro la diferenco kun la ĝisnuna praktiko en la ceteraj.

Ĉu eblas “prezenti ĝustan, ĝisdatan, kaj inspiran bildon pri la agado kaj strategio de UEA”? Se ĝusta kaj ĝisdata, ĝi ne estus inspira: la asocio estas nuntempe simila al krabokorbo. Kiel priskribi la konfliktojn en Pollando, estante samtempe ĝusta (notu bone: ekzakta, ne justa) kaj inspira?

La ceteraj tri celoj ne kongruas kun la ĝisnuna praktiko:
b) “informi precize kaj akurate pri grandaj movadaj evoluoj ekster la kadro de UEA”, dum akumuliĝis jaroj da cenzuroj kaj silentoj, ekzemple pri Afriko; 
c) “provizi senpartian kaj altnivelan forumon por movadaj diskutoj, unuavice pri la agado de UEA, duavice pri aliaj movadaj temoj”, tion malofte faris la UEA-revuo;
ĉ) “respeguli la tutan buntecon de la Esperanta kulturo kaj komunumo”, tion neniam ĝi faris.

Evidente la supra celaro ne estis aplikita de István Ertl kaj Stano Marĉek, por mencii nur la lastajn du redaktorojn.

Interesa estas ankaŭ en la difino de la realaj povoj de la redaktoro, kiu havas (kadre de la supraj celoj) plenan sendependecon, sed ankaŭ gravajn limigojn, tamen neniam kun mencio pri la statuta neŭtraleco.






  

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.