La nova Kapitulo ekhavas sian profilon

HeKo 627 6-C, 20 dec 16

La eliranta Konsulo (sen. Marie-France Conde Rey) kaj la eniranta Konsulo (sen. Chamberline Nguefack) kunsidis hodiaŭ vespere kun la Vickonsulo (sen. Giorgio Silfer). Ĉi-lasta disponigis al la Konsuloj siajn ĝisnunajn delegojn — tiun pri financoj (ekde 2012) kaj tiun pri kulturaj aferoj (ekde 2014, pro la morto de sen. Ljubomir Trifonĉovski).

Rezulte de la konsultiĝo, sen. Conde Rey fariĝos vickonsulo pri financoj ekde aprilo 2017. Pro tiu delego ŝi restos la prezidanto de la Fonduma Konsilio de Pro Esperanto, la Civita “banko”. La Konsilio mem decidos ĉu gardi la nunan prokuriston en sia posteno. Inter la delegoj de la vickonsulo pri financoj situos ankaŭ la apliko de la mutuala rabata sistemo (direktivo Hiltbrand), ĝis nun ĉe la vickonsulo pri socialaj aferoj.

La Konsuloj konstatis ke sen. Silfer ne estas plu Vickonsulo “ad acta”, sed efektiva Unua Vickonsulo. Samtempe forfalas el la Kapitulo la posteno de c-ano Martin Mbazumutima, kies delego estas momente transprenita de sen. Nguefack.

La Konsuloj kunvokis la Kapitulon por 27 decembro 2016 je 21h00, por skajpa kunsido kun du tagorderoj: a) konsisto de la nova Kapitulo; b) Afriko.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.