La numero 2218 de "Heroldo de Esperanto"

HeKo 555 3-B, 8 apr 14

La organo de UEA havas novan redaktoron, elektitan de la nova prezidanto: kion aŭguras la unua numero kaj la intervjuo al la “Esperantisto de la Jaro 2013”? Dume, la Esperanta Civito firmiĝas inter fruktodonaj kontaktoj kaj la kriza kazo Rooke.

Afriko restas en la fokuso, inter projektoj kaj realo. La muzika Esperantio inter subita reveno kaj spektakla revo. Radiokampanjoj en meza Eŭropo kaj centra Ameriko. UK 2015 en la naskiĝurbo de Gaston Waringhien.

La framasona loĝio “Esperanto” en Parizo. Taŭzitaj pensoj de nekuracebla lingvoamanto. Fintero de Ivan Poumir. Ignorata la plej granda kaj bela hotelo. La Internacia Renkontiĝo de Meditado en Korea Respubliko.

La supraj estas kelkaj el la informoj kaj profundigoj legeblaj en la numero 2218 de “Heroldo de Esperanto”. Al la numero kontribuis precipe Anna Bartek, Perla Martinelli, Giorgio Silfer, Jean Amouroŭ, Emile Malanda.

La gazeton “Heroldo de Esperanto”, jam en sia 90a jarkolekto, posedas, eldonas kaj administras Kooperativo de Literatura Foiro. Provekzemplero estas mendebla ankaŭ tra nia redakcio.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.