La oka numero de Heroldo en 2011

HeKo 487 2-B, 30 jun 11

Akurate aperas “Heroldo de Esperanto” n-ro 2174, la oka en 2011. En la unua paĝo “Jam temp” està por nia Tempobanko”: sen. Martinelli klarigas detalojn pri la funkciado de la Esperanta Tempobanko (nomata Pasvorta Reto). JoMo, rekorde poliglota kantisto, intervjuita de Giorgio Silfer. Ivaniĉka Maĝarova lasas la stirilon de la bulgara kulturdomo. Japano iĝis pola kavaliro. Mortis Magomet Isajev.

En la dua paĝo: UK neniam en Rusio. E@I-projektoj: fluas mono el Usono. Per esperanto estiĝis kunlaboro inter dana kaj ĉina universitatoj. Esperantistoj en la Marŝo por Paco Peruĝo-Asizo. Vintraj kursoj en la suda hemisfero. Lingvaj rajtoj en PEN. Eŭropistiko en AIS.

En la tria kaj kvara paĝoj: Leen Deij posteume pri la jasmena revolucio. Etel Zavadlav novelas kaj recenzas. “Kabbalah Esperanto”: franclingva romano de Olivia Cattan. Historio: Nia Sinjorino de la Espero, de Jean Amourou x. KCE informas: sukcesa ateliero starte de l” somero.

“Heroldo de Esperanto” estas la plej ofte aperanta periodaĵo en nia lingvo. Ĝin posedas, eldonas kaj administras Kooperativo de Literatura Foiro. Provekzemplero estas petebla ankaŭ tra nia redakcio. La gazetaraj komunikoj en HeKo konsistigas eĉ ne dek procentojn de la enhavo de HdE.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.