La orienta legacio estas translokita

HeKo 877 8-C, 22 jun 25

La translokado de la orienta legacio de la Esperanta Civito el avenuo Thököly en Budapeŝto estas kompletigita, danke al niaj stabanoj Anna Bartek kaj Giorgio Silfer, kun la financa subteno de anonima mecenato.

La nova sidejo, oficiale inaŭgurota venontjare, kostas multe malpli ol la malnova, kun ŝparo de dudek ses spesoj jare (1 speso = 90 CHF; 1 speseto = 0,90 CHF). Krome, la proprietulo de la malnova sidejo pli kaj pli malbone administris kaj flegis la palacon.

La jura adreso de Fajszi Amika Rondo estas provizore ĉe la vicprezidantino, mem legacia korespondanto por Budapeŝto. La ceteraj korespondantoj restas en sia posteno.

(far)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.