La orienta legacio pli kaj pli aktiva

HeKo 781 9-C, 23 feb 22

Densa agendo por la vickonsulo pri financoj en Budapeŝto, kien li alvenis hodiaŭ vespere. En la orienta legacio c-ano Silfer difinos la detalojn de diversaj misioj de c-ino Alieva, kiu vizitos dekon da landoj, inkluzive de sia naskiĝlando Azerbajĝano: ŝi forestos de Hungario preskaŭ tri monatojn, oficante kiel buralisto plejparte en Bakuo.

Laŭ komisio de LF-koop li finpreparos la kovrilon de “Literatura Foiro” 316 (aprilo 2022), kies enhavo estas jam komplete enpaĝigita kaj prespreta. Kun la sama grafikisto kaj informadikisto li prizorgos la ŝanĝon de la sistemo por la tuta retadresaro en esperantio.net, la domajno de la Esperanta Civito.

Morgaŭ prof. Silfer gastos ĉe la literatura kafejo de Fajszi Amika Rondo, sub la aŭspicio de la Esperanta PEN. Dum la literatura kafejo okazas reale, la 3an de marto kultura televizia podkasto el Usono intervjuos lin virtuale, kunlabore kun la Turka PEN.

En la agendo estas ankaŭ pluraj rendevuoj: kun la prezidantino de la Hungara PEN, kun la estraro de Hungaria Esperanto-Asocio, kun diversaj instancoj pri la eldono de la franclingva “Vojaĝo al Kazohinio” de Sandor Szathmari, tradukita de Ulrich Moser.

Estos ankaŭ preparata la transporto de la scenografiaj elementoj (fotoj, pupoj ktp) necesaj por la prezento de “Invit” al njugatesko” dum Kultura Esperanto-Festivalo ĉi-somere.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.