Por savi la “pacon” en 1938 kvar potencoj decidis en Munkeno pri la morto de Ĉeĥoslovakio, kompreneble ne invitinte ĝin al la tablo de la intertraktado: tiu metodo en la angla signifas ne peace, sed appeasement, kaj ĝi estas tradicie uzata inter okcidentaj demokratioj kaj diktaturoj.
Analoga situacio prezentiĝas hodiaŭ: pro similaj kaŭzoj (flegi la gracilan ekonomian revigliĝon en 1938, savi prezidentojn kun internaj malfacilaĵoj hodiaŭ) Usono kaj Rusio baraktas en sia stupo imite al Munkeno, sen la ĉeesto de Ukrajno, eventuale kun ĉina beno. La munkenemaj ne kalkulas kun la (ŝajne) firma pozicio de Eŭropa Unio kaj la (verŝajne) firma sinteno de Britio.
Al tiuj kiuj agitas la fantomon de la paseo, kun katastrofaj rezultoj de atako kontraŭ Rusio, Moskvo mem povus respondi ke nek Napoleono nek Hitler havis Brition kiel aliancanon, male al la hodiaŭa Eŭropa Unio. Ni ne inklinu al milito, sed ankaŭ ne al historia konfuzo pri la fortoj en kampo.
La munkenema Usono konsideru ankaŭ ke, se ĝi volas kompromisi kun Kremlo, necesas deŝarĝi ne nur Zelensky sed ankaŭ kaj precipe la bedaŭrinde reelektotan Netanyahu.
La pecoj sur la ŝaktabulo estas klare metitaj: kiu manifestacias por la “paco”, tiu svingas palestinan flagon; kiu restas ĉe la fronto de la rezisto kontraŭ Putin, tiu ne svingas la palestinan, sed jes la ukrajnan. Kaj dorse de la unua situas Irano, dum frunte en la dua situas la landoj ĉirkaŭ la balta maro, hazarde ĉiuj najbaraj al Rusio. Pli ol paco, eblas pato.