La Pakto pretas financi projekton de EFEN

HeKo 427 8-B, 6 mar 10

La Civita banko trovis la sponsoron por financi didaktikan projekton de la paktinta establo Esperanto-Federacio de Niĝerio. Temas pri subteno al la lernejo en Orodo: dum kelkaj semajnoj profesia instruistino, sen. Chamberline Nguefack, povos restadi en la niĝeria urbeto por formadi geinstruistojn, por ke la lernado de la tieaj geknaboj estu pli efika. La subvencio de Fonduso Pro Esperanto kovras la kostojn pro la vojaĝo, la devigaj vizo kaj vakcinado, la restado de la instruistino.

La nuna projekto rezultis el interkonsento fare de c-ano Prince Henry Oguinye (prezidanto de EFEN), sen. Chamberline Nguefack (vickonsulo pri la Tria Mondo) kaj la lernejestro en Orodo.

La helpo al EFEN kreas precedenton, kiu influos al postaj intervenoj kadre de similaj didaktikaj projektoj en Afriko. Por ke la Civita banko subvenciu en tiuj kazoj, unuflanke la lernejo (aŭ la establo de kiu ĝi dependas) devas esti en la Pakto, aliflanke la instruist(in)o devas kaj posedi la esperantan civitanecon kaj esti diplomita je C-grado laŭ la LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito (alies diplomoj ne estas konsiderataj). Se ĉi tiuj antaŭkondiĉoj ne estas plenumitaj, Pro Esperanto ne helpas. En Afriko nuntempe kvar profesiaj geinstruistoj havas C1-diplomon laŭ LTSEC: fine de 2010 tiu nombro du- aŭ eĉ triobliĝos, okaze de eksterordinara ekzamena sesio en Lomeo.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.