La prezidanto de la Akademio serioze malsana

HeKo 509 8-A, 21 jun 12

Prof. John Wells, prezidanto de la Akademio de Esperanto, hieraŭ estis trafita de apopleksio. Li kuŝas en hospitalo de sudokcidenta Londono. Li povas paroli, sed havas malforton en la maldekstra flanko de la korpo.

Universitata profesoro pri fonetiko, John Wells prezidis Universalan Esperanto-Asocion fine de la 1980aj eke de la 1990aj, kaj jam en dua mandato prezidas la Akademion. Li aŭtoris anglan-esperantan vortaron, kiu interalie, en sia lasta eldono, donas tute trafan difinon pri raŭmismo. Vicprezidinto de la Internacia Fonetika Asocio, li ankaŭ koketis per la ideo reformi la anglan lingvon.

De kelkaj monatoj ankaŭ alia brita akademianino, d-ino Marjorie Boulton, kuŝas en hospitalo. Dojeno de la Akademio, ŝi estas delonge malsana.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.