Plia apogo al la propono de rezolucio Kagina-Bartek pri cionismo estis hodiaŭ sendita al la Konsulino, sen. Lorena Bellotti: ankaŭ ĉi-foje fare de verda senatano, nome d-ino Perla Martinelli — kun ŝi iĝas jam kvar la subtenantoj de la propono.
La rezolucipropono vekis debaton ambaŭflanke, kaj ĉe la majoritato kaj ĉe la opozicio en la Senato de la Esperanta Civito. Ĝis nun neniu parlamentano sin esprimis kontraŭ ĝi, sed la vojo ĝis la aprobo estas ankoraŭ longa.
Hilelista Esperanto-Komunumo esperas ke pli multaj sin esprimos favore, ĝis atingo de plejmulto, ne nur plimulto en la Senato. La plejmulto (aŭ absoluta plimulto) egalas al dek subskriboj ĉe la rezolucio.
(hek)
Aldonu komenton