La roterdama felietono je la fina fazo?

HeKo 778 7-A, 24 dec 21

La felietono pri la roterdama domo de la Universala eble atingas (antaŭ)lastan ĉapitron. La Komitato de la Asocio estas debatanta (kaj jarŝanĝe balotos) pri la propono: “La Komitato de UEA decidas, ke okaze, ke la Komitato decidos vendi la oficejan domon, tiu decido devos esti konfirmita de la membraro en Ĝenerala voĉdono”.

La proponon pri referendumo (kun la svisa komitatano Weidmann kiel unua subskribinto) subtenas la alo de la bullerismo-kamaĉismo, fortigita de kelkaj ne antaŭviditaj opoziciuloj, kiel la franca komitatano Lo Jacomo. Ĝi kunmetas la amikojn de la likvidata burokrata aparato kaj diversajn pracelanojn, inkluzive de ĝisostaj antiraŭmistoj. Sur la alia flanko situas la estraro kun la nuna direktoro (kiuj kontraŭas la proponon pri ĝenerala voĉdono), la TEJO-generacio plektita en la Komitato (kiu forte apogas la vendon de la domo) kaj parto de la pracelanoj, unuavice d-ro Corsetti.

Referendumoj okazas tre malofte en UEA: lastfoje antaŭ kelkaj jaroj, por aprobi amendojn al la statuto, precipe la (malkompletan) sendependiĝon de la junulara sekcio. Tiu verdikto pruvis ke la estraro (tiam prezidata de d-ro Fettes) havas la subtenon de la bazo, sed ankaŭ ke la bullerisma opozicio eraras sian taktikon: partoprenante en la baloto, ĝi garantias la kvorumon.

Ĉiukaze ŝajnas ke la bulleristoj ne povas venki la internan militon, sed nur longigi ĝin.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.