La Senato de la Esperanta Civito sin esprimis en Malago, 13 oktobro 2026, unuanime favore al la strategia linio proponita de la vickonsulo pri financoj, c-ano Giorgio Silfer, kiu nuntempe prezidas fonduson Pro Esperanto, post la forpaso de la karmemora c-ino Marie-France Conde Rey; rimarkinda la firma apogo de la plej junaj parlamentanoj. Jen parto de lia interveno ĉi-koncerna dum la Senata sesio.
“Ne estante INRO, la Esperanta Civito ne petas subvenciojn de internaciaj organizoj, specife EU, KdE, Unesko. Male ĝi akceptas, tra siaj federitaj paktintoj, eventualan adjudikon per specifa kontrakto, laŭ kiu plenumi taskon. Tio estis jam la kazo de KCE ĉe KdE: neniam temas pri subvencio, sed ja pri honorario pro komisio.”
“Tiu ĉi strategio karakterizas la Civiton: nek ĝi nek la paktintoj dependas de eŭropaj subvencioj, specife la t.n. administra subvencio. Ni kontraŭas la financan strategion de la tradiciaj movadoj, ĉar ĝi dependigas Esperantion de tiu subvencia sistemo, kun du kompromitoj: unue, konformiĝi ideologie al la subvencianto, nome organizi seminariojn laŭ temoj ofte ne koncernaj la statutajn celojn; due, dungi homojn por fari praktike nenion, nur precipe helpi al la kamuflado de la senlaboreco per sublaboreco; kaj kun unu granda risko: la bankroto kaze de ĉesigo de la subvencio. Krome la subvencio povas konduki al du defraŭdoj: ne elspezi la monon por la celo donitan kaj utiligi la personaron por alio ol la deklarita celo.”
“Niaj paktintoj vivas el la gajno pro siaj servoj kaj varoj, el la kotizoj, donacoj kaj legacoj. Certe ili rajtas akcepti subvenciojn de eksteraj subjektoj, publika aŭ privata, sed ilia ekzisto ne dependas de tiuj subvencioj. Analoge kondutas la konsorcia ekzekutivo.”