La Senato de la Esperanta Civito okupiĝos ankaŭ pri la Senata Reglamento, dum sia baldaŭa sesio en la Milana metropolo: la temon submetas sen. Rubeno Fernández, per longa amendopropono liverita fine de novembro kaj poste reformulita je du partoj en la ankoraŭ ne finita Senatokonsulto (tial afiŝotaj post ĝi).
Tial ke la reglamentoj de la Parlamento (same kiel la Konstitucia Ĉarto) estas amendeblaj nur per kvalifikita plimulto (dutriona plejmulto), kion la majoritato ne atingus sen interkonsento kun la opozicio, sen. Perla Martinelli kontraŭproponis la starigon de komisiono por ellabori eventualan reformon de la menciita reglamento, kun proporcia partopreno (du kontraŭ unu) de Verdanoj kaj Blankanoj. La kontraŭproponon subtenas ĉi-lastaj, pere de sen. Anna Bartek; ĝi bezonas nek senatokonsulton nek kvalifikitan plimulton.
La telematikaj Senatokonsultoj estas rezervitaj al normoproponoj: pri tiu(j) de sen. Fernández ĝi daŭros ĝis la semajnfino antaŭ la Senata sesio, kunvokita por 29 decembro 2025.
La Senato okupiĝos ankaŭ pri sia reglamento
— sen. Manuela Blanco, Unua Vickonsulo
Aldonu komenton