"La socia historio de la esperanta popolo" prespreta

HeKo 911 6-B, 29 maj 26

Estas prespreta unu el la tri verkoj omaĝe al la arĝenta jubileo de la Ĉarto de Sabloneto (la Konstitucio de la Esperanta Civito, promulgita 2 junio 2001): temas pri la esearo de d-ro Giorgio Silfer “La socia historio de la esperanta popolo”, 250-paĝa volumo inkluzivanta historie tre interesajn bildojn.

La libro traktas diversajn temojn historiografie, sociologie, zamenhofologie gravajn. Ĝi analizas funde specifajn eminentulojn de nia historio: ekzemple “Hodler, Ceresole, Privat: niaj pioniroj de solidareco”, “Zamenhof, Lanti, Privat: tri indiĝenaj ideologoj”, “Ivo Lapenna inter kulto kaj insulto”. Ĝi okupiĝas pri apartaj fenomenoj, donante objektivan prezenton: ekzemple “Neŭtrala Moresneto, projekto de esperanto-ŝtato”, “La bahaa esperantismo: religia fenomeno nekristana”, “Njugatesko: la radikoj de Literatura Mondo”. 

C-ano Silfer esploris la analogion inter nia mondo kaj aliaj komparindaj medioj: ekzemple “Okcitanismo kaj esperantismo: ĉu kompareblaj subjektoj?” aŭ homaranismo kaj framasonismo en “Religiemo sen religio”. Kaj pli movadologie: ekzemple “Universala Esperanto-Asocio estus centjara en 2008”, “Je la unua kanonpafo: tia estis Esperantio aŭguste 1914”, “Post TJO kaj trans TEJO: la emancipiĝo de nia junularo”.

Specife rilataj al la Esperanta Civito: “La esperantistaro: ĉu lingva minoritato? kaj kia?”, “Centralismo aŭ feder(al)ismo: alternativo por Esperantio”, “Esperantisto, samideano, civitano: unu matrico, tri niveloj”.

La libro, en formato A5, estas mendebla ĉe lf-koop [ĉe] esperantio [punkto] net (lf-koop[at]esperantio[dot]net) kontraŭ 24,- svisaj frankoj, kun 20% rabato ĝis 30 junio 2026 (aldone kun 10% rabato laŭ direktivo Hiltbrand). Entute pli ol dudek eseoj.                     

— librofako de LF-koop
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.