La speso estus centjara

HeKo 325 7-B, 7 mar 07

En 1907 unu el la grandaj ĝenevaj pioniroj, René de Saussure, elpensis internacian monunuon, la “esperanton” de la valutoj. Li nomis ĝin speso, asonance al spezi, la franca espèce, la hispana peso. El tiu ideo (kaj neologismo) ĝermis en Londono la Ĉekbanko Esperantista de H. F. Höveler: konkreta servo al la esperantistaro, sukcese funkcianta ĝis la unua mondmilito, kiel privata banko.

Esperanta mono reaperis post la dua mondmilito, iniciate de Universala Ligo: la stelo, tamen sen esperanta banko. Banko (aŭ embrio de banko) ekestis en 2004 fare de la Civito, sen emisia karaktero.

Sabaton la 28an de aprilo 2007 Kultura Centro Esperantista dediĉos studotagon (9h30-12h30, 14h30-17h30) al la temo De la speso ĝis Pro Esperanto: kia la mikrokredito en Esperantio? Prelegos prof. Giorgio Silfer en la Esperanto-Domo de Ĉaŭdefono. La seminario havos du partojn: historiografian matene kaj analizan posttagmeze. La partopreno estas rekomendinda por ĉiu kiu havas interesojn pri la historio kaj sociologio de nia lingva komunumo.

Dimanĉon la 29an matene okazos la ĝenerala Asembleo de LF-koop.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.