La Sveda Akademio invitas kandidatigi

HeKo 403 7-B, 25 okt 11

Denove agnosko por nia literaturo, danke al Esperanta PEN-Centro: ĝin invitas la Sveda Akademio kandidatigi verkiston al la literatura Nobelo 2012. La invitleteron subskribis la prezidanto de la koncerna komisiono, el Stokholmo.

La Esperanta PEN, laŭ propono de sia membro Manuel de Seabra, en 1998 iniciatis la kandidatigon de William Auld, kiu estis ĉiujare reproponita ĝis sia morto. Post interna konsultiĝo, en 2007 la sola asocio de profesiaj verkistoj kaj redaktoroj en esperanto proponis c-anon István Nemere (kune kun Umberto Eco), kaj post dua interna konsultiĝo ekde 2008 ĝi proponas d-inon Marjorie Boulton. Tio ripetiĝos en 2012.

Alia verkisto en esperanto, Baldur Ragnarsson, estis kandidatigita dum lastaj jaroj por la literatura Nobelo, fare de faka asocio de UEA. La faka asocio tamen malfondiĝis en 2008, kaj la literatura akademio kiu postvenis ĝin probable plu flegis la kandidatigon, kvankam la preskaŭ vegeta stato de tiu akademio dubigas pri efektiva ripetiĝo.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.