La svisa valuta tertremo kaj Esperantio

HeKo 570 4-C, 17 jan 15

Sekve de la subita valoriĝo de la svisa franko, ekde hodiaŭ la kurzo praktikata ĉe la “Civita banko”, nome fondumo Pro Esperanto (FPEF), estas unu eŭro kontraŭ unu franko.

Tio signifas aŭtomatan valoriĝon de ĉiuj kontraktoj kun la fondumo: kiu kreditus mil frankojn, hodiaŭ tiu povus ricevi mil eŭrojn, anstataŭ nur okcent; (bone, ke vi fidis je FPEF); kiu ŝuldus mil frankojn, hodiaŭ tiu devus pagi mil eŭrojn anstataŭ nur okcent (malbone, ke vi malfruas repagi prunton). Por investintoj per eŭroj (ekzemple por la aĉeto aŭ luo de nemoveblaĵoj ekster Svislando) nenio ŝanĝiĝas, ĉar la operacioj okazis kaj plu okazos per eŭroj.

La establoj aliĝintaj al la Pakto, kies internaciaj tarifoj estas kalkulitaj en frankoj, havas alternativon:
a) altigi ĉiujn prezojn en eŭrolandoj;
b) malaltigi la internaciajn tarifojn.
La solvo b) estas konsilinda, se la produktado kaj servoj okazas jam en eŭrolando aŭ en lando kun malforta valuto. Sed en tiu ĉi kazo siajn eksterlandajn kreditojn (kaj en eŭroj kaj en aliaj eŭropaj valutoj krom la svisa) ili realigu per transigo al eŭrokonto (ekzemple en Francio ĉe la poŝta banko).

Ĉiukaze, oni konsilas frostigi ĝis 30 junio 2015 la kurzon je antaŭ la valoriĝo de la franko, se temas pri tutjaraj abonoj aŭ aranĝoj jam anoncitaj en la malnova kurzo.

(Pro Esperanto)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.