La tagordoj de la Senataj sesioj 2017 en Loklo

HeKo 639 7-C, 2 apr 17

La Senato kunvenonta en Loklo, 13 apr 17, tuj post la Forumo, artikiĝos en du malsamaj, kvankam sinsekvaj sesioj. Tio donas la ŝancon diskuti ankaŭ pri reenskribita leĝpropono, kio eblas nur ekde la dua sesio, laŭ la senata reglamento.

Post alparolo de la eniranta Konsulo, sen. Chamberline Nguefack Zedong, kaj anonco pri la nova Kapitulo (ratifota de la Senato), la asembleo traktos la leĝproponon pri pacifismo, kies unua subskribinto estas sen. Riichi Karibe el Japanio.

La Senato, laŭ peto de la opozicio, samtage konsultiĝos pri eventuala amendo de la art.17, par. 3 de la Konstitucio, kiu koncernas la elektoproceduron.

[HeKo 639 7-C, 2 apr 17)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.