La tegmentoj en Lesjoforso tuj riparotaj

HeKo 909 7-B, 15 maj 26

Du membroj de la Komitato de Esplora Instituto de Esperantologio, nome c-ano Giorgio Silfer vicprezidanto kaj sen. Manuela Blanco sekretario, hodiaŭ akompanis fakan entrepreniston por ekspertizo de la tegmentoj en la kontruoj de Skandinava Esperanto-Domo en Lesjoforso.

Ĉiuj tegmentoj bezonas intervenon, sed ne en la sama grado. La malplej damaĝita ŝajnas tiu de la aparta vilaeto nomata “La Kukolnesto”: ĝi estos la unua en la vico de riparoj, por ke tie povu loĝi la deĵorpatrolo de Civila Esperanta Servo.

Dum la unuaj tagoj de junio la patrolo loĝos en ligna domo de la vilaĝa kampadejo, kun la eblo uzi aŭtomobilon por veturi al SED.

Intertempe kompletiĝas la procedo por akiri la aliron al elektro kaj akvo, krome la solvo de la demando pri asekuro. Bedaŭrinde Esperanto Gården estis asekurita nek kontraŭ incendio nek kontraŭ akvodomaĝoj, kio kondukas al konsiderindaj kostoj por la riparoj.

— EIE-Komitato
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.