La tempo de libereco en LF

HeKo 405 4-B, 3 okt 09

En la aŭtuno de 1989 falis la Berlina muro. Tamen ĉi tio estis nur unu signo, kvankam la plej okultrafa kaj signifa. Fakte antaŭ dudek jaroj finiĝis “la tria mondmilito” — la malvarma milito, kaj la landoj de centra kaj orienta Eŭropo ekiris laŭ la vojo de radikalaj politikaj kaj ekonomiaj ŝanĝoj por ke nun ni konstatu, ke Eŭropo komplete ne estas la sama.

La oktobra kaj la decembra numeroj de la revuo “Literatura Foiro” revenos al la eventoj traktante ĉi tiun procezon tra la okuloj de tri verkistoj: Tone Perŝak el Slovenio, Kjell Olaf Jensen el Norvegio kaj Juraj Ŝebesta el Slovakio. Temas pri la plej interesaj prelegoj de la Internacia PEN-konferenco “La tempo de libereco”, okazinta en Bled (Slovenio), 25-29 marto 2009.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.