La togolanda Esperantio kreskas

HeKo 314 1-B, 29 okt 06

Ĉu fari bonajn laborojn estas kulpe? (…) Necesas legi estrarraporton de UEA en Revuo Esperanto de junio 2006 por senti ion tian. La antaŭa Afrika Oficejo en Togolando laboris perfekte. Tamen UEA-gvidantoj rifuzis al ili la daŭrigadon de la laboroj. Ĉu vi scias kial? Simple, ĉar la togolandanoj de AO klopodis, ke afrikanoj enprofundiĝu en Esperantajn aferojn. TIETo, kies periodaĵo estas OVo, rilatis kun la Esperanta Civito, ke esperantologia seminario okazu en Togolando.

UEA-gvidantoj kontraŭstaras tion, kvankam ili mem ne kapablas ion tian organizi en Afriko. TIETo spitas ĉion kaj jen afrikanoj ĵus lernis multon kaj nun Togolandanoj fariĝis veraj esperantologoj, kaj klopodas, ke ankaŭ aliaj afrikanoj enprofundiĝu en Esperantajn aferojn. TIETo tiel daŭrigas siajn laborojn, sendas raportojn al la redakcio de Revuo Esperanto, sed UEA-gvidantoj malpermesas ilian aperigon.

Kiuj regule legas la revuon Esperanto en 2006, tiuj rimarkos mem, ke mankas informoj pri Esperanto-agado en Togolando, kvankam en tiu ĉi lando okazas multo. UEA-gvidantoj ĉiel klopodas montri al la cetera mondo, ke nenio bona okazas en Togolando. Estas vere bedaŭrinde, ke afrikanoj, eĉ togolandaj esperantistoj subtenas tion. Baldaŭ okazos la 14a TEK. Tiam estos multe da klarigoj pri la manovroj de UEA-gvidantoj kontraŭ togolandaj Esperantistoj. Tiuj ĉi povos tiam kompreni ion por pli progresigi sian movadon. En Togolando estas esperantistoj jam maturaj, kiuj scias la veron pri multaj aferoj en UEA.

La Togolanda movado vere kreskas, ĉar en ĝi manifestiĝas ĉiuj tendencoj de la E-movado. Tiuj ĉi kunvivu pace, kio konkretiĝos dum la 14a Togolanda Kongreso.

(el OVO 51, organo de TIETo)


Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.