La UEA-Komitato resendas la pilkon al komisiono

HeKo 714 9-A, 24 jul 19

“La Komitato donis la taskon al la nova financa komisiono en la daŭro de ses monatoj redakti konkretan planon kun alternativoj kaj kostoj. La financa komisiono akceptas konsilojn de ĉiuj membroj de UEA. Atendante apartan tiucelan ret-adreson, viaj konsiloj estas bonvenaj ĉe mi, kiu transdonos ilin al la tuta komisiono.”

Per tiu lakona komuniko de d-ro Renato Corsetti evidentas ke la gvidaj instancoj decidis treni la asocian problemaron dum plia duonjaro. Tial ke la komisionestro pledas por maldungo de burokratoj kaj migro de la centra oficejo al Samarkando, plej probable Nieuwe Binnenweg 176 eniras fazon de sensorteco. Oni rimarku, ke nur UEA-anoj rajtas sendi konsilojn.

Dume en Lahtio daŭras diversaj forumoj inter komitatanoj, por enfokusigi la strategion de la Asocio. La tuto aspektas kvazaŭ la redakcio de magazino “Look” en Usono, 1971: tiam sep milionoj da legantoj atendis fotojn kaj artikolojn de multaj ĵurnalistoj engaĝitaj tra la tuta mondo, kaj ĉiujn subite trafis la informo, ke la duonmonata periodaĵo ĉesis de tago al alia, pro manko de financaj rimedoj.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.