La Universala perdis tri milionojn da eŭroj!

HeKo 776 3-A, 15 nov 21

“En la periodo 2000-2019 UEA havis nur deficitajn rezultojn, ĉiujare, kaj la tuta rento de la kapitalo uziĝis por mildigi tiun deficiton, neniam por teni la valoron de la kapitalo, kiu estas nia garantio por la estonteco”, publike ĵus deklaris la vicprezidanto de la Universala, Fernando Maia el Brazilo, precizigante: “La historia monperdo de UEA en tiu periodo estas ĉirkaŭ tri milionoj da eŭroj”.

La katastrofa deficitaro (rekordo en 2017, je minus 160.000) koincidas kun la prezidado fare de la Tyreso-generacio (Renato Corsetti, Probal Dasgupta kaj ilia posteulo Mark Fettes), sed precipe kaj plej longe kun la direktorado de Osmo Buller. Ĉi-lasta plej kulpas, ĉar li reprezentas la strategion krei burokrataron en granda (sed multe pli kosta ol efika) Centra Oficejo. Danke al tiu strategio, la Universala delonge similas al aŭtomobilo kiu konsumas benzinon nur por ke la motoro funkciu, tamen sen turniĝo de la radoj. Cetere, por veturi kien? Ĉu la malnova Esperantio havas ankoraŭ celon?

Apud la ĉefa kaŭzo, nome la kostoj de la centralismo en Roterdamo, ekzistas minoraj kaŭzoj grupigeblaj sub la devizo “megalomania superegoo”. Pro tiu inklino UEA elspezis vane monon nur por konkurenci kontraŭ establoj kiuj reprezentas esperanton multe pli bone ol UEA mem: tipa ekzemplo estas la kosta kaj senfrukta aktiveco ĉe ALTE, vidalvide al la tieaj sukcesoj de la Esperanta Civito, anstataŭ malfermi intertraktadon.

Al kiuj apartenis la perditaj milionoj? Al naivuloj kiuj deponis, donacis, legacis ĉe Sankta Neredono. Ĉu eblas rimedo, kiu savus la Asocion gardante Nieuwe Binnenweg 176? La estraro proponas la rekapitalizon per la vendo de la domo kaj la transloko de la diversaj fakoj alilanden. Eksperto de la Civita “banko” opinias ke, ĝis antaŭ nelonge, ankoraŭ eblis alternativo: li komunikis ĝin al la Fonduma Konsilio, por futura memoro.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.