La venko de la Verda Listo estas jam certa

HeKo 496 9-C, 17 dec 11

Mankas ankoraŭ la rezultoj de la skrutinio por 15% de la voĉrajtaj elektantoj, sed la indikoj en Eŭropo kaj Afriko lasas neniun dubon: la listo de la Nova Maldekstro gajnis ankaŭ ĉi-foje. La proporcio de tiu sukceso almenaŭ egalos, se ne eĉ superos, tiun de 2006.

La atento enfokusiĝas al la nomoj de la efektivaj elektitoj inter la Verdanoj. Ŝajnas ke ĉiuj elirantaj gesenatanoj ree eniros la Parlamenton de la Esperanta Civito, kaj certe tie sidos pli da afrikanoj ol antaŭe: almenaŭ tri por la majoritato, al kiuj povus aldoniĝi kvara por la opozicioj.

La skrutinio montras ke la Blanka Listo ne suferis pro la subita perdo de sen. Nelly Holevitch, forpasinta en aŭgusto 2011. Kio pruvus la ĉeeston de relative forta grupo da homoj religiemaj, en la Civitanaro.  La Ruĝa Listo ankaŭ faris progresojn, sed ĝi restas la tria laŭ balota forto.

C-ano Giorgio Silfer ricevis plej multe da voĉoj, eĉ kompare al la ĉefkandidatoj de sia listo. La demokratia aprezo pro lia konsula aktiveco estas evidenta.

C-ino Marie-France Conde Rey preparas sin por anstataŭi definitive sian kolegon, en tandemo kun c-ano Ljubomir Trifonĉovski. Por publika deklaro ŝi tamen atendas la kompletan rezulton de la skrutinio.

Oni ankaŭ atendas la anoncon pri la kunvoko de la unua parlamenta sesio. Eblas ke ĝi okazos meze de marto en Bruselo aŭ meze de aprilo en Ĝenevo; en ĉi-lasta kazo ĝi kupliĝus al la simpozio pri Edmond Privat ĉe KCE.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.