La Verda Listo gajnas trote, la Blanka postkuras galope

HeKo 626 8-C, 16 dec 16

Dum oni ankoraŭ atendas la protokolojn de du balotejoj en Afriko, la skrutinio pri la elektoj al la Senato de la Esperanta Civito montras la sukceson de la Verda Listo, sed ankaŭ la fortan progreson de la Blanka.

Laŭ la ĝisnunaj proporcioj, la Blankanoj duobliĝis: estis 13,55% en 2011, estas 26,40% en 2016. En Eŭropo Ili gajnis en unu balotejo kaj patis en du aliaj. La Verdanoj gardas la saman proporcion de 2011.

Tial ke ne ekzistis ĉi-foje Ruĝa kandidatlisto, oni povas konkludi ke el la voĉoj de la klasbatalaj maldekstruloj tute ne profitis la listo de la nova maldekstro. Tio signifas ke la opozicio restus same forta kiel antaŭe, kvankam estos nur unu senata grupo, anstataŭ du.

Karakteriza por ĉi tiu baloto ŝajnas la ne homogena partopreno: kelkloke ĝi forte kreskis, eĉ duobliĝis; aliloke ĝi stagnis aŭ eĉ regresis. Probable la fina procento proksimiĝos al la duono de la voĉrajtaj elektantoj.

Laŭ la ĝisnunaj indikoj, ne ĉiuj elirantaj senatanoj de la Verda Listo sukcesos esti reelektitaj. Ĉiel pli ol duono de la Senato konsistos el novaj vizaĝoj.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.