La Verda Listo pretas por la elektoj al la Senato

HeKo 846 4-C, 21 sep 24

Morgaŭ la KoKuSo de la Verda Listo oficialigos sian kandidataron por la Senato de la Esperanta Civito, elektota 15 decembro 2024. La nomlisto estos sendita al la Kortumo kaj la Registro, por la necesaj juraj kaj teknikaj kontroloj. Kortumano Stano Keable ĉefe responsas pri tiu tasko.

Oni scias ke la listo enhavos dek naŭ nomojn, plejparte el Eŭropo, sed kun adekvata reprezento de Afriko kaj Ameriko, kaj ekvilibra ĉeesto de ambaŭ seksoj: dek viroj kaj naŭ virinoj, sed la ĉefkandidato, kiu fariĝos Konsulo se la listo gajnos en la baloto, estas virino.

La Blanka Listo estos ankaŭ preta venontsemajne. Ne estas informo pri plia kandidatlisto.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.