La Vickonsulo en Bujumburo dum tri semajnoj

HeKo 852 7-C, 29 nov 24

La Vickonsulo de la Esperanta Civito, sen. Giorgio Silfer, alvenis en Bujumburo hodiaŭ kaj tuj okupiĝis pri la preparo de la unua Esperanta Konferenco en Afriko (EKA), renkontante la hotelestron kaj fiksante la unuajn detalojn pri la aranĝo, 28-31 decembro 2025.

Dum la semajnfino li aktivos kun du gravaj kandidatoj al la Senato, c-anoj Kagina kaj Nimubona, por garantii la maksimuman partoprenon de la burundia civitanaro.

Samtempe li akcelas la programon de la Afrika Esperantologia Staĝo en decembro, kiu trejnos la organizan teamon de EKA.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.