La Vickonsulo en Stokholmo pro kultura iniciatoj

HeKo 665 7-C, 25 nov 17

La Unua Vickonsulo havis dum ĉi tiuj tagoj diversajn rendevuojn en Stokholmo, por pritrakti estontajn iniciatojn de la Esperanta Civito, kadre de la aktiveco de la norda legacio. Lin akompanis c-ino Perla Martinelli, vickonsulo pri informado, kaj c-ano Bertil Nilsson, legacia asistanto.

Ĉe la Solidardomo, kie morgaŭ disvolviĝos Studa Tago pri la rilatoj inter nia lingvo kaj la hebrea demando, la Civita delegacio interkonsentis pri la starigo de malgranda faka libraro kadre de la tiea biblioteko. La nova sekcio enhavos lego- kaj spektomaterialon utilan por esplori la socian historion de la esperanto-mondo, specife en rilato kun neperforto kaj pacifismo. Ne mankos raraĵoj en aliaj lingvoj, ekzemple “Vivo de Gandhi” de Edmond Privat en la sveda.

Okazis kontakto kun loka partnero, elektita por la realigo de ekspozicio kaj de kolokvo koincide kun la okdeka datreveno de la ĝeneraligo de la persekutoj kontraŭ la esperanta popolo. La vizito de la infrastrukturo donis pozitivan rezulton.

Krome sen. Giorgio Silfer diskutis kun la prezidanto de Feminisma Esperanta Movado, c-ino Agneta Emanuelsson, kaj kun unu el la observantoj de FEM ĉe la Internacia Konsilio de Virinoj, c-ino Perla Martinelli, pri iniciato kongrua kun la Monda Tago kontraŭ Perforto al Virinoj.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.