La Vickonsulo provizore oficas

HeKo 465 1-C, 23 dec 10

Sekve de rena koliko, sen. Giorgio Silfer estos submetita al negrava operacio ĉi-semajne, kio ne garantios tamen plenan kontinuecon en liaj profesiaj kaj politikaj okupoj. Bonŝance la malsaniĝo koincidas kun la jarfina libertempo, ĉiukaze la Konsulo petas indulgon pro malfruoj en la korespondado.

Konforme al la Konstitucio, de morgaŭ ĝis nova komuniko la Konsulon anstataŭas la Vickonsulo de la Esperanta Civito, sen. Marie-France Conde Rey.

Ili ambaŭ plej kore bondeziras prosperan novan jaron al la tuta civitanaro kaj al ĉiuj paktintaj establoj.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.