La Vickonsulo vizitos Bjalistokon

HeKo 600 3-C, 2 maj 16

Post la novaĵo pri la (parta) likvido de Centro Zamenhof en Bjalistoko, sen. Giorgio Silfer baldaŭ vizitos la polan urbon. Pormomente lia vizito, preparata interkonsente kun sen. Walter Zelazny, profesoro en la bjalistoka universitato, ŝajnas havi nur privatan karakteron.

“La vojaĝo utilos al mi esence por dokumentiĝi pri la nuna konjunkturo en tiu angulo de Pollando. Mi ne ekskludas kontakton ankaŭ kun lokaj aŭtoritatoj, sed tio dependos unuavice de la orientiĝo de la Konsulo. Precipe mi deziras kompreni, ĉu eblas ia nova persekuta sezono kontraŭ nia lingvo en Eŭropo” precizigas la Vickonsulo de la Esperanta Civito.

Prof. Silfer neniam iris al Pollando dum ĉi tiu jarcento. Invito instrui nian literaturon ĉe Universitato Adam Mickiewicz en septembro 2015 estis de li ĝentile rifuzita, pro frue alprenita engaĝo alilande; tiam farita interkonsento por lekcioj en 2016 estis lastatempe nuligita de UAM mem.

Lia vizito estos tre mallonga, kaj limiĝos je la du urboj plej gravaj en la vivo de Lazaro Ludoviko Zamenhof.

Komentoj

Sen. Anna Bartek

31a Okt 2019 Ĵaŭ - 21h14

Ankaŭ la Blanka opozicio en la Senato subtenas la eventualan oficialigon de Vickonsula misio en Pollando, fare de la Kapitulo. Cetere, mi rimarkis ke nur post la informo pri tiu ĉi Civita misio, la UEA-Komitato ekinteresiĝis pri la likvido de Centro Zamenhof.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.