Centro di Interlinguistica (CdI) ĵus lanĉis sian oficialan retejon, atingeblan ĉe cdi.esperantio.net. La nova (pormomente, nur itallingva) retpaĝo celas fariĝi la ĉefa reta referenco por la agado de la Centro kaj por ĝia komunikado kun la publiko. Ĝi prezentas la establon, ĝiajn celojn kaj agadkampojn, kaj proponas unuecan spacon kie troveblas informoj pri la pasinteco kaj la estonteco de CdI.
La retejo estas samtempe parto de pli vasta renovigo de la ekstera komunikado de la tiĉina paktinto. Per ĝi la Centro celas igi siajn aktivecojn pli facile alireblaj, pli bone dokumenti sian laboron kaj doni pli grandan videblecon al siaj iniciatoj. Gravan rolon ludos ankaŭ la ĉeesto en Instagramo, antaŭvide al venontaj eventoj de la establo: fakte la direkta komitato nuntempe prilaboras aŭtunan akademian konferencon en Pavio. La retejo cetere malfermas la vojon al pliaj ebloj, ekzemple al gastigo de skanaĵoj de la historiaj dokumentoj de la iama IIC aŭ al reta membriĝilo al la Centro.
CdI aparte emfazas kunlaboradon kaj la starigon de retoj inter esploristoj interlingvistikaj, kaj esperas ke la nova retejo kontribuos al faciligo kaj plifortigo de tiu dimensio. La civitanoj, kiuj tra la jaroj kontribuis al la aktivecoj de la Centro kaj disponas je koncernaj materialoj, ekzemple fotoj aŭ dokumentoj, estas invitataj, se ili deziras, sendi ilin al interlinguistica [ĉe] esperantio [punkto] net (interlinguistica[at]esperantio[dot]net).