Antaŭhieraŭ la 10an de decembro 2025, la redakcio de Literatura Foiro kunsidis virtuale por diskuti pri diversaj punktoj en la tagordo.
Tagprezidis Alessio Giordano, kunĉefredaktoro, kun ĉeesto de Perla Martinelli, Giorgio Silfer, Fernando Pita kaj Carlo Minnaja.
Unue, oni analizis kaj komentis statistikan raporton pri la jaro 2025, kiu evidentigis kreskantan itallingvan kontribuantaron, paralele al la evidenta fortiĝo de la itala junularo ne nur en Italio sed ankaŭ en la medio de TEJO.
La jarkolekto 2026 portos kun si kelkajn novaĵojn. La transiro al nova softvaro, konservante tamen la tradician formatadon de LF, estas la plej evidenta ŝanĝo, kiun legantoj certe rimarkos; aldone, Literatura Foiro disponigos al siaj abonantoj senpage kaj telematike sian tutan kolekton, de la unua numero de junio 1970 ĝis antaŭ la lastaj kvin jaroj: ili povos konsulti kaj elŝuti ĝin ĉe nia retejo literaturafoiro.com.
Konklude, danke al la kunlaboro kun c-ano Giacomo Comincini, intensiĝos la aktiveco de Literatura Foiro ĉe sociaj retejoj, aparte ĉe Instagramo, kies uzantojn ni invitas sekvi nian paĝon @literaturafoiro por novaj, ĉiusemajnaj enhavoj: kuriozaĵoj, novaĵoj pri LF kaj literaturaj sparkoj.
Lastjara kunsido de la redakcio de LF
HeKo 896 7-B, 12 dec 25
— Alessio Giordano
Aldonu komenton