Post la reglamenta dektaga atendo post la anonco al la Senato, la Konsulino anoncas tra la Civita organo la liveron de leĝopropono pri la obolo kaj zakato, subskribita de tri Verdaj senatanoj: Perla Martinelli, Manuela Blanco kaj Alessio Giordano; la koncerna telematika senatokonsulto estas kunvokota por aprilo, sed intertempe ĉiu senatano rajtas proponi amendojn. La leĝopropono, eventuale amendita dum la senatokonsulto, estos entagordigita okaze de la ĉi-jara Parlamenta sesio, kaj probable nomiĝos Lex Oblationaria, se aprobite de la Senato.
La leĝopropono ampleksas naŭ artikolojn ene de du ĉapitroj. La unua ĉapitro klarigas la mekanismon de la obolo, “mono donacita por bonfaraj celoj ene de la Esperanta Civito, simile al almozo”, kaj normigas ĝiajn “bonfarajn celojn”-
La dua ĉapitro enkondukas neologismon, laŭ la dekkvina regulo de la Fundamento: zakato, fakte obolaro. La artikoloj en tiu ĉapitro preskribas la uzon de la zakato, inkluzive de malpermesoj kaj de kontrolo fare de la obolintoj.
La ekspansio de la Esperanta Civito kunportas la zorgon pro la subteno al kolektivoj kaj individuoj, precipe novaj establoj kaj malriĉaj gestabanoj. Por tiuj subjektoj necesas normo kiu preventas misuzon de la civitana bonkoreco kaj garantias la mecenatecon en Esperantio. La proponitan leĝon inspiras la monkolekta metodo de la protestanta eklezio en la neŭŝatela ŝtato kaj la administra modelo de islamaj bankoj.