La Itala Kongreso de Esperanto gastigis antaŭhieraŭ lekcion de c-ano Giorgio Silfer, kadre de lia kurso pri literaturo ĉe la Esplora Instituto de Esperantologio, scienca instituto de la Esperanta Civito kaj baldaŭ memstara establo. La studentoj estis telematike konektitaj dum la kongresanaro reale alestis.
La lekcio celis la enkadrigon de la esperanta literaturo en la debato pri la funkcioj de la lingvo, inter kiuj ĉiu esperantisto agnoskas kaj aplikas tiun de komunikilo, sed ne ĉiu tiun de arta perilo (almenaŭ ne en la sama grado de graveco), kaj multaj esperantistoj eĉ rifuzas percepti tiun de identigilo. Prof. Silfer demonstris ke Zamenhof mem traktis sian inventaĵon kiel identigilon, donante al ĝi sian mondvizion, kies elementoj poste diluiĝis ene de la originala esperanta kulturo.
La debato emfazis ke la diversgrade akceptita aŭ eĉ parte rifuzata (ekzemple de etnismaj ekstremistoj) trifunkcieco de nia lingvo kaŭzas la apudvivon de du asimptotaj Esperantioj, el kiuj daŭros nur tiu kiu kapablos esti inkludema. Kiu akuzas la alian esti sekteca kaj eĉ bojkotas ĝiajn kulturajn aranĝojn, tiu estas ekskludema kaj tial sociologie destinita al morto.
Ankaŭ la estonta lekcio disvolviĝos dum loka kongreso, en Gdansko/Dancigo, 5 septembro 2025, ĉiam laŭ invito al la oratoro.
(EIE — Silfer)
Komentoj
31a Aŭg 2025 Dim - 15h37
Kiel telematika partopreninto de la lekcio kaj asidua frekventanto de kursoj kaj seminarioj de prof. Silfer, mi profitas la okazon por levi konstaton originintan el la demandoj kiuj animis la postprelegan debaton, resumeblan efike per la vortoj de la preleginto:
Unuavice, la du difinoj de Esperantio – tiu agnoskanta la trifunkciecon de nia komuna lingvo, kaj tiu kiu esence prioritatigas la komunikan dimension – miaopinie en la nuna epoko ne plu tiom validas kiel en la pasinteco. Ja ekzistas institucio kiel la Civito, al kiu mi apartenas, kiu en siaj normaro, protokoloj kaj HeKomunikoj klare, klere kaj nete emfazas sian aliron jam de preskaŭ dudek kvin jaroj. Aliflanke, mankas efektiva(j) bastion-institucio(j) defendanta(j) la kialojn kaj pravigojn de la alia flanko, interalie ĉar temas pri tre heterogena grupo. Kelkaj esperantistoj kredas ke Esperanto utilas nur por alparoli alilingvanon – tio estis klare dirita dum la ĵusa ĝenerala asembleo de Itala Esperanto-Federacio kaj estigis voĉdonadon kiu malpermesis, dum programero de E-aranĝo, paroli Esperanton, ĉar interalie ne ĉiuj ĉeestantoj komprenus;* por kelkaj aliaj Esperanto havas ankaŭ ecojn de arta perilo; estas tiuj kiuj perceptas formon de identeco ne klare vortumeblan, ĉar finfine temas pri persona afero; kaj laste estas esperantistoj kiuj simple ne metas al si la demandon kio estas Esperanto por ili, kaj nur ĝuas sian esperantistecon laŭ la eblaj formoj, jen rete, jen kongrese, jen aliel.
Aldone, malpli influataj de antaŭaj generaciaj konfliktoj kamuflitaj per lingvoideologiaj problemoj, novaj estraroj de institucioj kiuj tradicie opoziciis al raŭmismo, kiel UEA, renovigas, se ankoraŭ ne statute, almenaŭ retorike sian identecon. La aserton de la nova prezidanto de UEA, Fernando Maia Jr., ke la Asocio ne plu celu la finan venkon de Esperanto, sed la finan venkon de la homaro, mi nur povas interpreti – eble erare – kiel klopodon senkrustigi UEA-n de malaktuala ideologia patino al direkto kiu timide, lante sed fatale kondukas al la supremenciita trifunkcieco. Se fine oni venos al tio, probable, kio plej diferencigos la Civiton de UEA, tio estos nur la organiza strukturo, laŭ la modeloj de federismo kaj centralismo, sen abismaj ideologiaj kontrastoj.
Preter la personaj opinioj, ke UEA repripensu sian bildon utilas ankaŭ por promociadi Esperanton eksteren. Estas avantaĝo por ĉiuj esperantistoj, ke la oficialaj reprezentadoj ĉe loka, nacia kaj transnacia niveloj baziĝu sur pli aktualaj sloganoj kaj science fonditaj asertoj, laŭ la modelo adoptita de KCE ĉe ALTE kaj Konsilio de Eŭropo.
*Kelkaj pravigis la decidon asertante ke la itala juro postulas kiel laborlingvon dum Ĝenerala Asembleo nur la italan, sed tio ne veras, kondiĉe ke la protokolisto komprenu. Nur la protokolo devas esti verkata en la itala, laŭ art. 2375 de la itala Civila Kodo.
01a Sep 2025 Lun - 06h33
Per si mem, la frazo de la nova UEA-prezidanto signifas nenion. Se temas pri tropo, ĝi nur memorigas efektan frazon el festparolado de d-ro Tonkin en 1976: “Ni ĉiuj zipus kaj malzipus per la inventaĵo de Zamenhof”.
Aldonu komenton