La Senato kunsidanta en Malago, 13 oktobro 2026, unuanime reformis la leĝon pri la Civita banko, aŭ Lex argentaria, amendante kvin artikolojn kaj abrogaciante pliajn kvin: per tio Pro Esperanto ne estas plu sendependa entrepreno registrita ĉe komerca registro, sed fariĝis unuagrada instanco interna al la Esperanta Civito (leĝe aŭ direktive normigita), simile al la Registro, kaj ne duagrada kiel la Kongresa Buroo (sen propra leĝo aŭ direktivo).
La diferenco inter fondumo kaj fonduso estas tre grava: FonduMo estas submetita al la ŝtata aŭtoritato, fonduSo ne; FonduMo estas impostebla, fonduSo ne; FonduMo havas juran personecon, fonduSo ne; FonduMo havas ankaŭ statuton, fonduSo ne; FonduMa statuto estas modifebla nur fare de la kontrolinstanco, Lex argentaria nur fare de la Senato.
Laŭ precizigo de Pro Esperanto: “En la malnova Esperantio, pro ne adekvata kono de la lingvo mem, ofte oni konfuzas la du konceptojn, per la komuna vorto “fondaĵo”. Oni atentu ke Fondumo povas funkcii kiel banko, kun deponoj kaj kontoj de iu ajn, dum fonduso povas akcepti deponojn nur de la membroj de fermita cirkvito (nur la civitanaro aŭ la Asocia membraro), kaj tial licas nur la vorto kontraktoj, anstataŭ kontoj.”
La nuna Konsilio de Pro Esperanto ne emas multigi tiujn kontraktojn, ĉar ili kreus fikcian kapitalon. Tiel estas por Asocio, kies bilanco registras milionojn da eŭroj ne uzeblajn libere, ĉar reale ŝuldoj kadre de kontrakta dediĉo aŭ devontigo kun unuopaj klientoj. Tio donas falsan bildon pri riĉeco kaj draste altigas la financan riskon de la institucio, kiu mem proprietus eĉ ne dek procentojn de la deklarita kapitalo (ekster la nemoveblaĵoj).
Laŭ la prezidanto de la Fondusa Konsilio, la troa pezo de la deponsistemo kaj la troa (eĉ absoluta) dependo el la EU-subvencioj egalas al duobla strangola ŝnuro. Tion nepre evitas la financa strategio de la Esperanta Civito.