Lex oblationaria: "obolo" kaj "zakato" en lingvouzon

HeKo 923 5-C, 19 okt 26

La Senato de la Esperanta Civito aprobis unuanime la leĝoproponon pri la obolo, proponitan de gesenatanoj Martinelli, Blanco, Giordano en la pasinta marto, tamen kun du modifoj al la artikolo 7 (malpermesoj): kiel nelica fonto de mono estis aldonita “produktado kaj vendado de armiloj” kaj estis forigita “loterio”, ĉar povas temi ne pri rekta gajno, sed pri subvencio de ŝtate agnoskita loterio, por sociala aŭ kultura celo.

Per la vorto “obolo” oni indikas monon donacitan por bonfaraj celoj ene de la Esperanta Civito, simile al almozo. La donacita mono kutime ne estas granda sumo, sed principe la donaco okazas kun jara kadenco. “Zakato” estas la kapitalo akumulita per ĉiuj ricevitaj oboloj. La nova terminologio pruvas ke la leĝo fontas el la fiskaj kutimoj en kristanaj (protestantaj) landoj kaj el funkcio tipa de islama banko.

La obolo ne estas deviga, sed tute libervola. La obolon inspiras konfidenca letero kiun la Civita banko sendas unu fojon jare al unuopaj adresoj, kun sugesto pri donacinda (sed ne donacenda) sumo kaj pri la kanaloj de donaceblo. Pro sia almoza naturo, la donacita sumo estas subtrahe deklarebla en impostodeklaro; tiucele eblas peti kvitancon pri la obolo.

Lex oblationaria estas grava helpilo por la dezirantoj subteni malfacilajn kazojn en la Tria Mondo, evitante trompojn kaj defraŭdojn.

— Unua Vickonsulo
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.